La eta marvirino

Kiu mi estas?

Mia nomo estas Hanna Yli-Koski. Mi estas stranga migranto kies loko estas nenie kaj kie ajn. Mi venis el la maro, amas la akvon kaj iam revenos al la maro.

Kion mi faras en la mondo?

Tion mi ankaú deziras scii. Se vi havas bonajn aú malbonajn proponojn, ili estas bonvenaj al mia virtuala leterkesto. Ne estas plej grave scii sed esti survoje.

En la universitato:

Mi studis teologion en la universitato de Helsinko dum preskaú ses jaroj kaj sukcesis finfine eliri en aprilo 2001. Krome mi volis labori kiel bibliotekisto kaj pro tio studis dum du jaroj ankaw en la universitato de Tampere farante aldonajn studojn pri bibliotekscienco.

Plej laste mi preparis mian finan laboron kiu en nia fakulto devas esti pli-malpli 100 pagxoj. Mi esploris la finnaj misiistinoj kiuj trovis por si eksterlandajn edzojn. Certe estis interese, sed ofte mi sopiris al la tago kiam la laboro estus preta. Tiu tago finfine venis en februaro 2000.

Nun mi ekpreparas mian disertacion. La temo de mia esploro estas la spertoj pri religiaj grupoj de Al-anon -movado En la virtuala mondo:

Nun mi finfine havas eblecon bone legi kaj sendi retajn leterojn el mia hejmo, labori kun miaj hejmpagxoj kaj viziti la reton. Do, mi faras tion pli ol mi kutimis dum multaj monatoj. Diris iu amiko ke per tiu energio kiun mi elspezis por miaj hejmpagxoj jam estus preta mia pro gradu. Sed oni ja ne povas studi la tutan tempon...

En vera vivo:

Eble tute ne ekzistas vera vivo? Antaúe mi almenaú havis hundon kiu estas tre vera. Nelli zorgis pri mi tiel ke mi ne nur sidis interne la tutan tagon kun libroj kaj la komputilo sed promenis du-tri-foje tage en la vera mondo. Sed nuntempe Nelli bedaúrinde jam estas morta ekde 2004. Do, kio restas?

Mi havas novan hundon kiu nomigxas Otto. Mi ankau havas edzon kiu nomigxas Marko. Kiel finna marjunulino mi malofte havas eblecon viziti varman maron. Tial mi devas dum la plejparto de la jaro esti kontenta kun la virtuala maro kiun mi ankaú havas je suficxe malgranda distanco el mia hejmo.

Mi estas esperantisto ekde 1992, sed nuntempe mi ne tre aktivas. Unu el miaj aliaj malaktivaj hobioj estas skribado kiun mi preskaú tute ne faras kvankam tio antaúe estis gravega parto de mia vivo. Librojn mi dezirus legi se mi iam havus la tempon...

Kontraúe mi jes klopodas trovi tempon por mia plej nova hobio, la floroj. La malbona afero kun tio estas ke se mi ne povas prizorgi miajn florojn dum kelkaj monatoj la plejparto de ili mortas. (Libroj estas multe pli facilaj en tiu senco.) Sed almenaú nun mi dezirus akvumi ilin pli ofte ol ili bezonas. Mi ja volas vidi ilin kreski tre rapide. Mi iam havis pli da pacienco ol mi havas nun! Kaj oni diras ke infanoj estas malpaciencaj.

Kiu vi estas?

Kiu vi estas kaj kiel vi trovis mian hejmlokon? Gajigu min per virtuala letero, poemo, saluto, kritiko, demandoj aú io ajn. Strangaj migrantoj estas tre kontentaj kiam ili trovas samulojn.

Post scriptum

Mia Esperanto kutime ne estas tiel stranga kiel nun. Simple ne estas mia kulpo ke interreto ne konas esperantajn supersignojn. Mi ja povas anstataúi la supersignojn ekzemple pri x-oj sed tion mi plejparte ne volas. Se mi povas diri la saman aferon alimaniere mi klopodas fari tion. Kelkfoje tamen la sensupersigna lingvo ne estas bela - Esperanto ja estas fremda lingvo por mi kaj ne estas tiel facile inventi samsignifajn vortojn sen supersignoj. Mi esperas ke retuzantaj esperantistoj komprenas min kaj por aliaj supozeble ne gravas.

hanna.e.ylikoski at gmail.com

Index